13 |
Nafto el bitumozaj [4] sabloj
Bitumozaj [4] sabloj estas nun transformeblaj en sintezan nafton, kaj fakuloj asertas, ke iam [1] ili kompensos nesufiĉon de la ordinara nafto.
Laŭ kelkaj taksoj, la bitumozaj [4] sabloj entenas trilionon de tunoj da nafto. Krom tio, grandegaj rezervoj de peza viskoza nafto troviĝas profunde sub la tero, el kie ĝi estas malfacile ekstraktebla per ordinaraj metodoj. Tamen [2] oni asertas, ke ĉe nunaj mondaj prezoj por nafto, preskaŭ [3] ĉian specon de peza nafto kaj nafton el bitumozaj [4] sabloj oni povas ekstraktadi kun profito.
Por fari tion, oni uzas grandegajn ekskavatorojn, kiuj elprenas 3-4 tunojn da roko en sekundo. La sablo moviĝas per transportilo en cilindrojn, kie el ĝi ekstraktiĝas bitumo helpe de varmega akvo, vaporo kaj aero. Poste la bitumo trapasas kemian prilaboron; rezulte apartiĝas ioma [1] kvanto da karbono, sulfuro kaj nitrogeno, kaj oni ricevas nafton.
Por ricevi 160 litrojn da tia nafto estas necesaj 2,5 [5] tunoj da bitumoza [4] sablo.
1. Неазначальныя словы ўтвараюцца ад пытальных шляхам адкіданьня пачатковага “k”: iu – хтосьці, io – штосьці, ia – якісьці, ie – дзесьці, ien – кудысьці, iam – калісьці, iom – колькі-небудзь, некаторая колькасьць, няшмат, ial – чамусьці, iel – як-небудзь, ies – чыйсьці.
2. Злучнік tamen – аднак, усё ж.
3. Прыслоўе preskaŭ – амаль: preskaŭ lasta.
4. Суфікс -oz- азначае “утрымліваючы ў вялікай колькасьці”: poroza – порысты, ŝtonoza – каменісты.
5. Чытаньне дзесятковых дробаў: 2,5 – du kaj duono (гл. урок 6) ці du komo kvin.
Nafto – нафта (сырая), sablo – пясок, aserti – запэўніваць, сьцьвярджаць, sufiĉa – дастатковы, taksi – ацэньваць, rezervo – запас, viskoza – вязкі, profunda – глыбокі, tero – зямля, monda – сусьветны, prezo – цана, speco – від, род, profito – выгада, прыбытак, fari – рабіць, preni – браць, узяць, roko – парода (горная), movi – рухаць, porti – насіць, vaporo – пара, aero – паветра, pasi – праходзіць, aparta – асобны, komo – коска.
| Вы ўжо знаёмыя з асноўнымі элемэнтамі структуры эспэранта і ведаеце 490 каранёвых словаў. Дзякуючы такому саліднаму запасу, вы чытаеце тэксты, якія ня проста карысныя для вывучэньня мовы, але і паведамляюць пра цікавыя дасягненьні навукі й тэхнікі. Калі вы парупіцеся, то хутка зможаце чытаць пра навіны аб вашай спэцыяльнасьці і на некаторых іншых мовах. | Vi jam konas la ĉefajn elementojn de la strukturo de Esperanto kaj 490 radikajn vortojn. Dank' al tia impona provizo, vi legas tekstojn, kiuj ne nur estas utilaj por lingvolernado, sed ankaŭ komuniukas pri interesaj atingoj de scienco kaj tekniko. Se vi estos fervora en studado, vi baldaŭ povos legi pri novaĵoj en via fako ankaŭ en kelkaj aliaj lingvoj. |
| Ахвотныя могуць прыняць удзел ў цікавым экспэрымэнце. Вазьмеце невялікі артыкул па сваёй спэцыяльнасьці на мове, якую вы раней не вывучалі (ангельскай, францускай, іспанскай, італьянскай, партугальскай, румынскай – на выбар). Дзякуючы веданьню асноваў эспэранта вы зразумееце шмат словаў. Магчыма, вы здолееце зразумець і зьмест тэксту. | La dezirantoj povas partopreni en interesa eksperimento. Prenu artikoleton pri via fako en lingvo, kiun vi ne studis antaŭe (angla, franca, hispana, itala, portugala, rumana – laŭ via elekto). Dank' al scio de la bazo de Esperanto, vi komprenos multe da vortoj. Eble, vi eĉ sukcesos kompreni la enhavon de la teksto. |
| Хочаце прасунуцца далей у гэтай замежнай мове? Тады пазнаёмцеся па якім-небудзь дапаможніку з кароткім выкладам граматыкі і фанэтыкі гэтай мовы, складзеце альфабэтны слоўнічак найбольш ужывальных службовых словаў, канчаткаў, суфіксаў, прыставак - і чытайце, чытайце, чытайце тэксты па сваёй спэцыяльнасьці, амаль не зьвяртаючыся да слоўніка, абапіраючыся на інтэрнацыянальныя словы, вядомыя вам з эспэранта і іншых моваў. Спрабуйце ўгадаць значэньне незнаёмых словаў (неабавязкова ўсіх) з кантэксту. Пры належным упартасьці вы даволі хутка навучыцеся плаваць у водах іншамоўнай інфармацыі. А калі навучыцеся чытаць на замежнай мове па сваёй спэцыяльнасьці, вам будзе ўжо няцяжка авалодаць і іншымі аспэктамі замежнай мовы. Калі вы гэтага дасягнеце, не забудзьцеся, што ў гэтым вам дапамагла, перад усім, міжнародная мова эспэранта. | Ĉu vi deziras moviĝi antaŭen en tiu ĉi fremda lingvo? Tiam konatiĝu per iu libro kun konciza prezento de gramatiko kaj fonetiko de tiu lingvo, kompilu alfabetan vortareton de la plej uzataj helpaj vortoj, finaĵoj, sufiksoj, prefiksoj – kaj legu, legu, legu tekstojn laŭ via fako, apogante vin al internaciaj vortoj kaj al vortoj, konataj al vi el Esperanto kaj aliaj lingvoj. Provu diveni signifon de nekonataj vortoj (ne nepre de ĉiuj) laŭ la kunteksto. Kun sufiĉa persisto, vi pli-malpli rapide ellernos naĝi en la akvoj de alilingva informado. Kaj ellerninte legadon en fremda lingvo laŭ via fako, vi jam facile ekregos ankaŭ aliajn aspektojn de la fremda lingvo. Kiam vi atingos tion, ne forgesu, ke pri ĉio ĉi vin helpis unuavice la internacia lingvo Esperanto. |
13 |