El ĉi tie elŝuteblas esperanta-belarusa kaj belarusa-esperanta vortaro por la vindoza programo Lingvo. Pli detala informo pri Lingvo troviĝas tie: www.lingvo.ru. La vortaroj estas en la formato de Lingvo 9. La vortaroj por Lingvo 8 estas en la arĥivoj Eo-bel8.zip, Bel-eo8.zip kaj por Lingvo 7 — en Eo-bel7.zip, Bel-eo7.zip. Ili verŝajne ne plu estos ĝisdatigataj, tamen, la fontaĵo por Lingvo 9 kompileblas ankaŭ sub v. 8 (nur klarigoj de mallongigoj perdiĝas)
La esperanta-belarusa vortaro troviĝas ĉi tie: Eo-bel.zip.
Enhavo de la arĥivo Eo-bel.zip:
Dosieroj bezonataj por uzi la vortaron:
Esperanta-belarusa vortaro.lsd — kompilita vortaro;
Esperanta-belarusa vortaro_abrv.lsd — kompilita mallongigaro por la vortaro;
Esperanta-belarusa vortaro.bmp — bildeto de la vortaro;
Dosieroj ne bezonataj por la uzo, sed uzitaj dum kreado:
Esperanta-belarusa vortaro.ann — priskribo de la vortaro.
Esperanta-belarusa vortaro.dsl — fontaĵo;
Esperanta-belarusa vortaro_abrv.dsl — fontaĵo de la mallongigaro.
La belarusa-esperanta vortaro troviĝas ĉi tie: Bel-eo.zip.
Enhavo de la arĥivo Bel-eo.zip:
Dosieroj bezonataj por uzi la vortaron:
Belarusa-esperanta vortaro.lsd — kompilita vortaro;
Belarusa-esperanta vortaro.lsd — kompilita mallongigaro por la vortaro;
Belarusa-esperanta vortaro.bmp — bildeto de la vortaro;
Dosieroj ne bezonataj por la uzo, sed uzitaj dum kreado:
Belarusa-esperanta vortaro.ann — priskribo de la vortaro.
Belarusa-esperanta vortaro.dsl — fontaĵo.
Belarusa-esperanta vortaro_abrv.dsl — fontaĵo de la mallongigaro.
1. Instalu la programon Lingvo (www.lingvo.ru).
2. Kopiu la dosierojn Belarusa-esperanta vortaro.lsd; Belarusa-esperanta vortaro_abrv.lsd; Belarusa-esperanta vortaro.bmp por la belarusa-esperanta vortaro el la arĥivo Bel-eo.zip aŭ Esperanta-belarusa vortaro.lsd; Esperanta-belarusa vortaro_abrv.lsd; Esperanta-belarusa vortaro.bmp por la esperanta-belarusa vortaro el la arĥivo Eo-bel.zip en la “Dic”-subdosierujon de la loko, kie vi instalis Lingvon (verŝajne “C:\Program Files\ABBYY Lingvo”)
3. Lanĉu la programon Lingvo.
4. En menuo “Tools --> Languages & Dictionaries...”/“Ñåðâèñ --> ßçûêè è ñëîâàðè”
(Por eniri tian menuon sufiĉas simple premi Ctrl+D)
5. Premu “Add a dictionary from file”/“Ïîäêëþ÷èòü ñëîâàðü èç ôàéëà”,
trovu la lokon, kie vi metis la Esperanta-belarusa vortaro.lsd aŭ la Belarusa-esperanta vortaro.lsd, kaj premu “Open”/“Îòêðûòü”
6. La vortaro aperos kiel angla-belarusa aŭ belarusa-angla (bedaŭrinde Lingvo ankoraŭ ne konas esperanton). Post “Ok”/“Çàêðûòü”
— kaptu la plezuron pro ebleco rapide traduki. :-)
7. La mallongigarojn (*_abrv.lsd) oni ne aligu, Lingvo ekuzos ilin aŭtomate.
En la Lingvo-formaton la vortarojn transformis Dmitri Gabinski.
Bonvolu sendi opiniojn, komentojn kaj proponojn al esperanto@pisem.net
Dankon al Zmitro Lapcionak pro lia helpo kaj konsilo. Mi konsilegas viziti lian paĝon http://zmila.at.tut.by.